Infanoj, en viaj okuloj
Kun granda bluega prunelo
Ni trovas, ho karaj etuloj,
Peceton de l’pura ĉielo.
Sub via rigardo lazura,
Profunda je fido sen limo,
Foriĝas la penso malpura,
Kaj iĝas pli bona l’animo.
Infanoj, el via ridado
Tra l’hejmon la ĝojon vi semas
Kaj via kantema bruado
La korojn teditajn malpremas.