Saluto al maro

Thalatta! Thalatta! Mi vin salutas, eterna mar’! Mi vin salutas dekmilfoje, El koro ĝojanta, Kiel vin salutis Dek mil grekaj koroj, Fortaj en mizero, Hejmon postulantaj, En mondo gloraj, grekaj koroj. Balancis sin ondoj, Balancis kaj bruis; La suno verŝis sur ilin rapide La rozajn ludantajn lumojn; La timigitaj mevaj aroj Flugadis for, laŭte kriante, … Legi plu

Infanoj

Infanoj, en viaj okuloj Kun granda bluega prunelo Ni trovas, ho karaj etuloj, Peceton de l’pura ĉielo.   Sub via rigardo lazura, Profunda je fido sen limo, Foriĝas la penso malpura, Kaj iĝas pli bona l’animo.   Infanoj, el via ridado Tra l’hejmon la ĝojon vi semas Kaj via kantema bruado La korojn teditajn malpremas. … Legi plu

La Sekreto de Amo

Fonto: < https://s-media-cache-ak0.pinimg.com/736x/2e/2f/05/2e2f0551be016760c50c4a9402ac9ccc.jpg> Ne esprimu vian amon;        Amo estas nedirebla; La venteto dolĉe spiras         En silento nevidebla. Mian amon mi esprimis;         Ĉion el la koro diris; Ŝi, malvarma kaj tremanta,         Kun timego tuj foriris. Baldaŭ post foriro ŝia,         Vojaĝanto tien venis; Nevidebla kaj silenta,         Per ekĝem’ li ŝin forprenis. Aŭtoro: William … Legi plu

Novembro

Karulin’, eta karulin’ pordego de mia ĝarden’ Muzika nimfo, semo de mia kor’, ripozas nokte via nesto, sur la dolĉa balancil’. ĉielen, ĉielen levas aromon via flor’. Mirinda sireno, lumo de mia ŝipet’; dronas silente via vesto sub la vulkana kavern’. Teren, teren ĵetas brizon via harar’, teren, teren ĵetas soleĉon via dolor’. Meditigas nikso … Legi plu

Birdoj

Mi estas birdo Birdo tre mallerta Malsekigis min la pluvo Scias mi troege ke mia antaŭulo saŭro estis. Ankaŭ la birdo de mia koro tre malcerte flugviĝas Malfacilas velveturi per forpinĉitaj flugiloj Sed estinte unufoje jam la birdo. Mi volas kuraĝe stari ĉeflanke de la kanto kaj de la flugiloj. Aŭtoro: Jiří Karen Legi plu

Nebulo

Ene de nebulo Miaj larmoj kaŝiĝis La stratoj malaperis Mi paŝis sen la vojon rigardi. Ene de nebulo mi malliberiĝis el la reto aranea Ju pli liberiĝi mi provis, des pli mi iĝis mallibera Mi sentis min kiel muŝo de si mem nesavebla. Ene de nebulo La blekojn hundajn mi aŭdis Al mia korbato samritmajn … Legi plu

Soleco

Mi havas tiel intensan solecon Tiom plena de nostalgioj kaj memoroj, de ridetoj, ploroj kaj kartoj sur tablo Mi havas tiel intensan solecon kiel senluna nokto sur maro. Mi havas tiel intensan solecon Mi povas eĉ ĝin organizi en procesion laŭ koloro, grandeco, dato, monato, jaro kaj gusto. Se per brakumo mi ne povas brakumi … Legi plu