Infanoj, en viaj okuloj Kun granda bluega prunelo Ni trovas, ho karaj etuloj, Peceton de l’pura ĉielo. Sub via rigardo lazura, Profunda je fido sen limo, Foriĝas la penso malpura, Kaj iĝas pli bona l’animo. Infanoj, el via ridado Tra l’hejmon la ĝojon vi semas Kaj via kantema bruado La korojn teditajn malpremas. … Legi plu