Thalatta! Thalatta! Mi vin salutas, eterna mar’! Mi vin salutas dekmilfoje, El koro ĝojanta, Kiel vin salutis Dek mil grekaj koroj, Fortaj en mizero, Hejmon postulantaj, En mondo gloraj, grekaj koroj. Balancis sin ondoj, Balancis kaj bruis; La suno verŝis sur ilin rapide La rozajn ludantajn lumojn; La timigitaj mevaj aroj Flugadis for, laŭte kriante, … Legi plu
Infanoj
Infanoj, en viaj okuloj Kun granda bluega prunelo Ni trovas, ho karaj etuloj, Peceton de l’pura ĉielo. Sub via rigardo lazura, Profunda je fido sen limo, Foriĝas la penso malpura, Kaj iĝas pli bona l’animo. Infanoj, el via ridado Tra l’hejmon la ĝojon vi semas Kaj via kantema bruado La korojn teditajn malpremas. … Legi plu
La Sekreto de Amo
Fonto: < https://s-media-cache-ak0.pinimg.com/736x/2e/2f/05/2e2f0551be016760c50c4a9402ac9ccc.jpg> Ne esprimu vian amon; Amo estas nedirebla; La venteto dolĉe spiras En silento nevidebla. Mian amon mi esprimis; Ĉion el la koro diris; Ŝi, malvarma kaj tremanta, Kun timego tuj foriris. Baldaŭ post foriro ŝia, Vojaĝanto tien venis; Nevidebla kaj silenta, Per ekĝem’ li ŝin forprenis. Aŭtoro: William … Legi plu
Novembro
Karulin’, eta karulin’ pordego de mia ĝarden’ Muzika nimfo, semo de mia kor’, ripozas nokte via nesto, sur la dolĉa balancil’. ĉielen, ĉielen levas aromon via flor’. Mirinda sireno, lumo de mia ŝipet’; dronas silente via vesto sub la vulkana kavern’. Teren, teren ĵetas brizon via harar’, teren, teren ĵetas soleĉon via dolor’. Meditigas nikso … Legi plu
Birdoj
Mi estas birdo Birdo tre mallerta Malsekigis min la pluvo Scias mi troege ke mia antaŭulo saŭro estis. Ankaŭ la birdo de mia koro tre malcerte flugviĝas Malfacilas velveturi per forpinĉitaj flugiloj Sed estinte unufoje jam la birdo. Mi volas kuraĝe stari ĉeflanke de la kanto kaj de la flugiloj. Aŭtoro: Jiří Karen Legi plu
Nebulo
Ene de nebulo Miaj larmoj kaŝiĝis La stratoj malaperis Mi paŝis sen la vojon rigardi. Ene de nebulo mi malliberiĝis el la reto aranea Ju pli liberiĝi mi provis, des pli mi iĝis mallibera Mi sentis min kiel muŝo de si mem nesavebla. Ene de nebulo La blekojn hundajn mi aŭdis Al mia korbato samritmajn … Legi plu
Soleco
Mi havas tiel intensan solecon Tiom plena de nostalgioj kaj memoroj, de ridetoj, ploroj kaj kartoj sur tablo Mi havas tiel intensan solecon kiel senluna nokto sur maro. Mi havas tiel intensan solecon Mi povas eĉ ĝin organizi en procesion laŭ koloro, grandeco, dato, monato, jaro kaj gusto. Se per brakumo mi ne povas brakumi … Legi plu
Gustavo Adolfo Bécquer: Poemoj, Lasta parto
(Kadro de Artur Braginskiy) Vi diras: -Kio estas poezio?, kaj blupupile vi rigardas min. -Ĉu poezi’? Ĉu vere vi demandas? Vi estas poezi’! Aŭtoro: Gustavo Adolfo Bécquer Tradukita de Fernando de Diego [eo.wikipedia.org] Legi plu
Gustavo Adolfo Bécquer: Poemoj, parto III
Kiel vivas tiu rozo, kiun portas vi sur via kor’? Ja ĝisdate en la mondo ne videblis sur vulkano, flor’ Tradukita de Fernando de Diego [eo.wikipedia.org] Legi plu
Gustavo Adolfo Bécquer: Poemoj, parto II
Tutan mondon por rigardo, la ĉielon por ekrido, kaj por kiso via… kion mi ne donus por la kiso! Aŭtoro: Gustavo Adolfo Bécquer Tradukita de Fernando de Diego [eo.wikipedia.org] Legi plu