Novembro Posted on 3 de Novembro de 2015 by luanacj Komenti Karulin’, eta karulin’ pordego de mia ĝarden’ Muzika nimfo, semo de mia kor’, ripozas nokte via nesto, sur la dolĉa balancil’. ĉielen, ĉielen levas aromon via flor’. Mirinda sireno, lumo de mia ŝipet’; dronas silente via vesto sub la vulkana kavern’. Teren, teren ĵetas brizon via harar’, teren, teren ĵetas soleĉon via dolor’. Meditigas nikso en la mara ĝardeno helan veron de l’am’, aperas mia korpremi sur la vango de veziket’. Stana parfumo vivigas mian animon, kiel homado manĝegas la dezertan vastecon. Meditigas nikso en la ĝardena maro mielan melodion de l’am’; malaperas mia nekrompreno sub la guto de larm’. Ora bonvento vekas mian elreviĝon, kiel la suno defias la nudan lunon. Karulin’, eta karulin’ mevo de mia mar’ Aŭtoro: Manuel Marquès Share this:TwitterFacebookŜati tiun ĉi:Ŝati Ŝargas... Rilataj