kiu al la rozoj donis tiom timo, tiom dorno? ĉu ĉi petaloj bonodoraj vian korpeton bonodoras? mildeco kaj korinklino (tiom ardaj estas ni) novan vojon traesploras pli sinuaj, multe pli se mi juĝas ne kiel ne kaj haltas antaŭ la fin’ de l’ inicad’ senigas vin se ŝajnas jes tiu ne iĝas mi ŝtalo seks-arde: vian … Legi plu
Monthly Archives: Majo 2013
En sonĝo nur…
En sonĝo nur ni niajn korpojn tuŝas tremante pro volupt’, en sonĝo nur mi en la brakoj kuŝas, venkito jen sen lukt’. En sonĝo nur ni pekas sen pudoro regataj de pasi’, en sonĝo nur mi tra feliĉa ploro diradas al vi: ci! Aŭtoro: Eli URBANOVÁ Legi plu