Ĉi tie iam estis domoj kaj kantoj sonis tra l’ aer’. Nun staras nigraj domfantomoj timige mutaj en vesper’. Ĉi tie iam infaneto soldaton ludis kun plezur’. Nun kuŝas korpo de poeto tordita, ĉe brulanta mur’. Ĉi tie iam regis lumo kaj vibris varma vivosent’. Nun ŝvebas ĉie akra fumo, funebre peza en … Legi plu