Senmezuraj

10 000-kilometra ponto trans valprofundo Dum 2-centimetra grajn’ en ter-utero. Raŭp’ antaŭa kaŝas sin sub papilibunto. Vidas bril’, sur nigra fon’, de si, ĝemelon.   La sabler’ sur firmament’, en blu-abundo. Kaj tektona plat’ eniras en funelon. Kie videbliĝas vol’? Ĉu sur la frunto? Absoluta dir’ pri relativa vero.         Aŭtoro: Paulo … Legi plu

Meze de l’ vojo

Meze de l’ vojo estis ŝtono estis ŝtono meze de l’ vojo estis ŝtono meze de l’ vojo estis ŝtono Neniam mi forgesos tiun okazon en la vivo de miaj lacaj retinoj Neniam mi forgesos ke meze de l’ vojo estis ŝtono estis ŝtono meze de l’ vojo meze de l’ vojo estis ŝtono. Aŭtoro: … Legi plu

NOVA NE SUB LA SUNO, SED SUB LA LUMO

Rosoguto forlavis la larmosalon, Kiu restis post larm-elverŝo historia. Oceano pogute fariĝis valo Kaj ekregis nebulprem’ plej agonia.   Tamburbato tribeca, en urbo, tondris. Modernulaj pripensoj kreskis enarbare. Viv’ alvokis kaj, sur Ter’, neniu respondis. Egaligis grundtavol’ universale. Ve! Vantiĝas period’ geologia. Ĉio estas nur trapas’ senreakcia. Dupieda, la estulo hodiaŭa.   Ĉu ĝin kreis … Legi plu

Soneto

Labonon, patron de Rakel’, Jakobo, Kiel paŝtisto servis dum sep jaroj Tamen la patron li ne servis, servis Rakelon, ĉar li volis ŝin atingi. La tagojn, esperante solan tagon, Pasigis li kontenta ŝi rigardi; Tamen la patr’ al li ruze prezentis Anstataŭe Rakel’ ŝian fratinon. Sed ĉar li vidis, ke per vola trompo Oni la … Legi plu

Harmonie komuna

Komplezo de saĝecoriĉaj langpintoj. Eraromankaj, spertohavaj aĝ-vintroj. Proponoj plus klarigoj kaj opinioj Kaj ĉion komprenantaj intuicioj. Maksimoj perfektigaj, trafaj eldiroj; Gvidlini’, ŝlosilvorto-plenaj konsiloj. Alkonformiga korektaĵo plenumenda. Hej! Citu ankaŭ agoplanon plej prudentan. La celon, sen devojiĝinta forpaŝo, Vi tiel taŭge, bone, prete plu sekvos. Kondukos vin al ideala amaso Ni, pensopova kaj pulsanta organo. Rezoni? … Legi plu

Destino

Paŝtistin’ de nuboj, mi estis dungita de tiel senŝirma kaj vasta bieno, ke en ĝi ne estas komenco nek fino, kaj mankas vespero, kaj mankas mateno. (Paŝtistoj de l’ tero, vi trovas en suno certecon pri tempo, pri voj’, pozici’, Vi konas fruecon kaj konas malfruon. Ne mi.) Paŝtistin’ de nuboj, mi iun klarigon pri … Legi plu