Latest Entries

Gustavo Adolfo Bécquer: Poemoj, parto I

Ĉu volas vi, ke de nektaro franda ne naŭzu vin la feĉ’? Do flaru ĝin, gustumu iom lipe kaj surtabligu re. Ĉu volas vi, ke ni konservu dolĉon de nia idili’? Do ni tre amu nune nin, kaj morgaŭ ni diru jam: -Adi’! Aŭtoro: Gustavo Adolfo Bécquer Tradukita de Fernando de Diego [eo.wikipedia.org] Pri la Aŭtoro: … Legi plu

Matene ĉe maro

Fragmento el la poemo “Matene ĉe maro. ^^ Mi per la tuta brust’ enspiris en ĉi hor’ Aeron kun odor’ de salo kaj de jodo… Kaj regis ĉirkaǔ mi kvieto kaj silent’ De la senhoma bord’ kaj de l’dezerta rodo. La maro – prapatrin’, lulilo de la viv’ – Tenere prenis min por amo kaj … Legi plu

AL MASSA

 Kuŝas Massa tra l’ verdaĵo brilega d’oranĝoj, al reflekto de la maro: super, post ĝi staras, senlim’ akrega, kiel zafiro, Tambura montaro.   En la hela tagiĝo la verdega kaj dekliv’ ekaperas Belvedero; minaci ŝajnas la Bruĝan’ solega trairantajn nebulojn en l’aero. Rompiĝas al birdkantoj mia dormado Tra flor’ de magnolioj; bruiĝas Ekrevigante min la … Legi plu

Alvoko al amo

Ho, Amo, vivkomenco, vivosumo!  Lumu por ni, per viaj gloroj mitaj,  sed, kiel ĉiuj mitoj, veraj! Fumo  kaj nuboj kaŝas vin de ni, perditaj;  sed brilu en la koroj, nin konsolu!  Trapiku la nubaron per zenitaj  radioj, vivmistero! kaj parolu  al ĉiuj kiuj solas, sen esperoj;  diru al ili firme, “Ne plu solu”.  Venu al … Legi plu

NOVAJ VOJOJ

kiu al la rozoj donis tiom timo, tiom dorno? ĉu ĉi petaloj bonodoraj  vian korpeton bonodoras? mildeco kaj korinklino (tiom ardaj estas ni) novan vojon traesploras pli sinuaj, multe pli se mi juĝas ne kiel ne  kaj haltas antaŭ la fin’ de l’ inicad’ senigas vin  se ŝajnas jes tiu ne  iĝas mi ŝtalo seks-arde:  vian … Legi plu

En sonĝo nur…

En sonĝo nur ni niajn korpojn tuŝas tremante pro volupt’, en sonĝo nur mi en la brakoj kuŝas, venkito jen sen lukt’. En sonĝo nur ni pekas sen pudoro regataj de pasi’, en sonĝo nur mi tra feliĉa ploro diradas al vi: ci! Aŭtoro: Eli URBANOVÁ Legi plu

Pluvo

Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas  Senĉese, senfine, senhalte,  El ĉiel’ al la ter’, el ĉiel’ al la ter’  Are gutoj frapiĝas resalte.  Tra la sonoj de l’ pluvo al mia orelo  Murmurado penetras mistera,  Mi revante aŭskultas, mi volus kompreni,  kion diras la voĉo aera.  Kvazaŭ ia sopir’ en la voĉo kaŝiĝas  kaj … Legi plu

Penso pri mi

 Tio ne estas mi, kion vi pensas aŭ opinias pri mi, mi estas tio, kio estas en mi, Mia esenco en mia animo estas kaj ne en ies juĝo pri mia mio. Ne estas mi tio, kion via menso projekcias nek tio, kion via perceptpovo perceptas. Mi estas multe pli ol iu ajn penso povas priskribi. Mi … Legi plu

Ĉiam

Kio estis antaŭ mi, ne vekas ĵaluzon. Venu kun viro sur la dorso, venu kun cent viroj en via longa vila hararo, venu kun mil viroj inter via mamo kaj viaj piedoj, venu kiel rivero plena de dronintoj, kiu trovas la furiozan oceanon, la eternan ondoŝaŭmon, la tempon! Konduku ilin ĉiujn ĉi tien, kie mi … Legi plu