Nebulo Posted on 24 de Aprilo de 2015 by luanacj Komenti Ene de nebulo Miaj larmoj kaŝiĝis La stratoj malaperis Mi paŝis sen la vojon rigardi. Ene de nebulo mi malliberiĝis el la reto aranea Ju pli liberiĝi mi provis, des pli mi iĝis mallibera Mi sentis min kiel muŝo de si mem nesavebla. Ene de nebulo La blekojn hundajn mi aŭdis Al mia korbato samritmajn Kun la muziko grila miksitajn. Ene de nebulo Miaj sentoj kaj pensoj kaŝiĝis Mia mio vera malaperis Sed fakte estis ĝi, kiu kaŝis min. Tradukita de Luana de Mello, Rangel de Castro kaj Regis de Castro el la portugala lingvo. mi deklamis Poemon “nebulo”, aŭskultu la elsendo ĉe : http://www.podkasto.net/2015/03/12/la-106a-elsendo/ Kresku Esperantoooo! Bone, bone, bone xD bla bla bla Share this:TwitterFacebookŜati tiun ĉi:Ŝati Ŝargas... Rilataj