Mi havas tiel intensan solecon Tiom plena de nostalgioj kaj memoroj, de ridetoj, ploroj kaj kartoj sur tablo Mi havas tiel intensan solecon kiel senluna nokto sur maro.
Mi havas tiel intensan solecon Mi povas eĉ ĝin organizi en procesion laŭ koloro, grandeco, dato, monato, jaro kaj gusto.
Se per brakumo mi ne povas brakumi vin, mi ne povas havi vin en miaj brakoj Se mi rigardas min en spegulo kaj ne vidas vin, mi ne povas enprofundiĝi en vian rigardon Jen malkvietiga solec’.
Mi estas plena de deziroj, ombroj, malplenoj, de ploremo, ridemo, versoj, noktoj kaj tagoj kaj de iu malbeno inter sonĝoj perditaj.
Mi volas rigardi al viaj okuloj de am’ nigraj okuloj, kiuj ne amas plu estas kaŝitaj en abismo de flam’
La nostalgioj foriras kun la finiĝo de l’ tag’ nur restas malpleno kaj velkaj rozoj sur tabl’.
Aŭtoro: Luana de Mello
Tradukitade Luana de Mello, Rangel de Castro kaj Regis de Castro el la portugala lingvo.