Ĉi tie iam estis domoj
kaj kantoj sonis tra l’ aer’.
Nun staras nigraj domfantomoj
timige mutaj en vesper’.
Ĉi tie iam infaneto
soldaton ludis kun plezur’.
Nun kuŝas korpo de poeto
tordita, ĉe brulanta mur’.
Ĉi tie iam regis lumo
kaj vibris varma vivosent’.
Nun ŝvebas ĉie akra fumo,
funebre peza en silent’.
Ne pasis longa tempodaŭro,
rapide venis buĉa ŝtorm’,
senteblas ĉie nur bedaŭro:
trankvilas urb’ en morta dorm’.