Alvoko al amo

Imagem

Ho, Amo, vivkomenco, vivosumo! 
Lumu por ni, per viaj gloroj mitaj, 
sed, kiel ĉiuj mitoj, veraj! Fumo 

kaj nuboj kaŝas vin de ni, perditaj; 
sed brilu en la koroj, nin konsolu! 
Trapiku la nubaron per zenitaj 

radioj, vivmistero! kaj parolu 
al ĉiuj kiuj solas, sen esperoj; 
diru al ili firme, “Ne plu solu”. 

Venu al la perditaj de la tero, 
kaj montru la ĉielon sen makulo, 
per lumo el pli pura atmosfero! 

Venu al sinturmenta, pala ulo, 
eŭnuko de la cirkonstancoj; venu 
al nervmalsanulino sur insulo 

dezerta inter homoj; kaj serenu 
por iu toleranta edzan ligon 
netolereblan! Vidu, brilu, benu! 

Alportu vivocelon, liberigon, 
al ĉiuj kiuj sur malĝustaj vojoj 
penadas venki strangan korp-instigon 

perversan; kiuj kuras antaŭ bojoj 
de nigraj hundoj; en profundaj histoj 
portas la malebligon de l’ amĝojoj; 

brulu por la putinoj, la sadistoj, 
fraŭlinoj kun infanoj, kaj sterilaj 
edzinoj; viktimoj de l’ faŝistoj 

kaj la viktimoj de si mem, kun brilaj 
radioj benu ilin; benu ĉion 
kio suferas; brilu por ekzilaj 

pecetoj de l’ homaro; portu scion 
al ili, per la supernuba helo; 
lumigu nian homan tragedion! 

Preter perfido, naŭzo kaj kruelo, 
vi ja ekzistas ĉiam; ĉar mi vidis. 
Mi, dum momento… super nub-nivelo… 

Ruinigitaj homoj koincidis 
nur per kompato, eble per hazardo… 
tamen, li amis; lia am’ validis. 

Ho, amo, ŝirmu en sekreta gardo 
la senesperajn; ili vin perceptu, 
almenaŭ malproksime, per rigardo. 

Ke ili renaskiĝu kaj adeptu; 
aŭ, se la eblo ne ekzistas plu, 
la faton ili konu kaj akceptu: 

ĉar mi, neniam nun en ama Du 
estonte la Duono, mi, ruino, 
estas pli eta ol ĉiela blu’ – 

kaj mia propra tristo kaj destino 
nenion pruvas, kiel en la fiŝa 
mondo pereas frajo laŭ rutino – 

Naturo estas malŝparema, riĉa; 
la lumo ĉiam brilos super ĉio 
eĉ se mi mem restados malfeliĉa… 

inter la nuboj, jen la lumostrio, 
ĉiama lumo, ora kaj espera – 
ho, Amo, nia vera iluzio, 

kiu kondukas nin al vero vera!

Aŭtorino:  Marjorie Boulton

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s