Venu kun viro sur la dorso, venu kun cent viroj en via longa vila hararo, venu kun mil viroj inter via mamo kaj viaj piedoj, venu kiel rivero plena de dronintoj, kiu trovas la furiozan oceanon, la eternan ondoŝaŭmon, la tempon!
Konduku ilin ĉiujn ĉi tien, kie mi atendas vin: ĉiam ni estos unikaj, ĉiam nur vi kaj mi solaj sur la tero, por komenci la vivon!